Pri ĉi tiu retejo

komputilo

La retejo estas entute ankoraŭ tre simpla, kun malmultaj sekcioj k eble iomete malorda. Kaj pro tio ke oni ne havas multan monon, ne povas disponigi en la sama servilo aliajn servojn aŭ utilaĵojn kiuj bezonas enretan datenbazon (kiel gastolibron, anonctabulon, plurajn retpoŝtadresojn aŭ vikion). Anstataŭe, oni uzas tute senkostajn apartajn similajn servojn (eksterajn gastolibron, retpoŝokeston, dosier-entenejon, dissendoliston, fotalbumon kaj kalendaron). Eĉ tiel, povas esti ja tre utila rimedo vigligi (aŭ naskigi?) la E-movadon en Salvadoro.

Se vi trovas ian ajn eraron (tajpan, pri la enhavo, pri redakto aŭ klareco, ktp), bonvolu sendi retmesaĝon en la jenan retpoŝtadreson: esperanto.salvadoro{ĉe}gmail.com.

Celoj de la paĝaro


Sekcioj


Eksteraj Helporetejoj


Kunlaborantoj de ĉi tiu retejo

Nune la paĝaron prizorgas nur unu administranto/redaktisto/dezegnisto/ktp., do VI bonvenas por helpi pri tio. Rimarkindas ke por kunhelpi, ne urĝas alta lingvonivelo :)


Teknikaĵoj

Ĉi tiu retejo uzas ŝablonon uzeblan laŭ la permesilo Krea Komunaĵo 2.5, kaj estas skribita laŭ XHTML 1.1 kaj CSS; kaj oni uzas html-etikedon iframe por la precipa subkadro. Menciinde ankaŭ estas ke tiun ŝablonon la prizorganto pliampleksigis k ĝustigis mem por la jenaj specialaj dezegno k funkcimaniero.

Rimarkinda estas la fakto ke la nuna prizorganto tute ne estas spertega pri tiuj ĉi teknikoj (fakte ankoraŭ restas multaj aferoj kiujn li ne komprenas) k tre probable oni povas plibonigi la tutan dezegnon k funkciadon tre facile. Ĉiu ajn korekto, konsilo aŭ sugesto estas bonvena. Antaŭdankon!

ekrano
Sojapango, 31a de marto 2007