Pri Esperanto

Lernu Esperanton nun


Esperanto estas la nura vere vivanta planlingvo, kaj per ĝi oni celas kontrui pli egalrajtecan mondon.


La tutmonda lingvoproblemo

Babelturo

Konsideru la jenajn faktojn:

En nia mondo ekzistas grandega kvanto da lingvoj (almenaŭ 6 912 laŭ Ethnologue), el kiuj preskaŭ ĉiuj estas nun malaperantaj pro politikaj maljustaj kaŭzoj. Tia situacio malfaciligas multe la komunikadon inter homoj kiuj ne parolas la sama(j)n gepatra(j)n lingvo(j)n.

Nuntempe, la novaj komunik-teknologioj permesas (aŭ devus permesi) transmondan komunikadon inter personoj kiuj parolas malsamajn lingvojn k apartenantas al malsamaj kulturoj. Kvankam, Kiulingve?


Kiel do komunikiĝi kun aliaj kiuj ne parolas la sama(j)n gepatra(j)n lingvo(j)n?

Kompreneble ne estas facile solvebla problemo, kaj la fakto ne atenti ĝin, implicas ke gravegajn efikojn oni preterpasas. Ekzemple (kaj okazas preskaŭ ĉiam), kelkaj lingvoj kuŝas ĉe pli grava loko ol aliaj lingvoj, sekve, [a] la parolantoj de la "gravaj" lingvoj ĝuas privilegiojn kiujn la aliaj ne; kaj plej ofte okazas ke [b] tiuj kiuj ne parolas la "gravajn" lingvojn, estas diskriminaciitaj kaj eksterlasitaj de fundamentaj homrajtoj.

Pensu, por la una okazo, kiel facile estas por la denaskaj anglaparolantoj partopreni internaciajn anglalingvajn renkontiĝojn (pri io ajn), kompare kun la granda (maljusta) problemo por la nedenaskaj anglaparolantoj (kiuj ne parolas la anglan, tiuj eĉ ne rajtas partopreni). Atentu ke usonanoj k angloj partoprenos per sia denaska lingvo, dume la aliaj (se eblas) partoprenos per fremda lingvo, kio postulis multajn jarojn da studado k postulis elspezi grandan kvanton da mono, kaj ĝenerale partoprenos ne tiel lerte kiel la denaskuloj.

Por la dua okazo, pensu pri indiĝenoj de Ameriko, kiuj amase ne havas la eblon ricevi bazan instruon en siaj gepatraj lingvoj (k multfoje eĉ ne hispane nek portugale). Kaj oni ne bezonas rimarki ke plejparte indiĝenoj en Ameriko estas publike k kvazaŭ oficiale diskriminaciitaj pro siaj kulturo k lingvo. Similan situacion suferas la Amazigoj [Amazig] kiuj parolas la tamazigtan [Tamazight] en granda regiono norde de Afriko.

Oni povas imagi ke tio nur okazas en triamondaj landoj, sed okazas ankaŭ en Eŭropo mem: Ekzistas pluraj ekzemploj, kiel la okcitanoj (sude de Francio), kiuj kaŭze de la okcitana lingvo estis multe diskriminaciitaj (kaj neniu povas neadi ke la okcitana havas longan historion k abundan skribitan literaturon). Aliaj ekzemploj estas la eŭska lingvo nordoriente de Hispanio kaj la bretona nordokcidente de Francio. Ktp.


Gravega efiko kaŭzata far la ago trudi lingvon (nepre kunportantan kulturon) al aliaj, estas ke la perfortita popolo, iom post iom perdas sian propran kulturon pro tio ke la alia (trudita) estas pli "grava" k "valora" kaj por tio ke la propra estas verŝajne male, "forlasinda" (rigardu ekzemple la situacion de indiĝenoj en Gvatemalo k aliaj landoj).


Kelkaj "solvoj"

sklavoj

Multaj povoplenaj homgrupoj solvadas tiun problemon trudante sian gepatran lingvon al aliaj (estas la okazo de ĉiuj koloniismoj, kaj ankoraŭ ekzistas). Aliaj solvadas ĝin simple ignorante ke aliaj lingvoj ekzistas en la sama medio (klaraj salvadoraj ekzemploj estas la mortinta lingvo Lenko [LENCA] k la ankoraŭ vivanta Naŭato [NAWAT]). Tio ĉi ankaŭ okazas jam delonge en Usono. Oni ne bezonas diskuti pri la fakto ke tiuj "solvoj" ne estas humanaj.

Kelkaj stulte sugestas (ofte trudante) uzi NUR UNU nacian lingvon, la anglan, asertante ke ĝi jam sufiĉe disvastiĝis kaj ke oni parolas ĝin ĉie ajn, k ke ĉiuj devas forlasi la aliajn lingvojn (la aliajn 6 911). La vero estas ke ekster la flughavenoj k grandaj hoteloj, anglaparolantojn tre kompetentajn oni ne trovas ofte. Kaj tio, eĉ konsiderante la grandan influon de la usona kulturo en la tutan mondon (la tute malsukcesa enkonduko de la angla ekster anglalingvaj landoj estas i.a. la malfacilo lerni prononci ĝuste la vortojn).

Ĉiamaniere, tiu solvo ne estas konvena, ne ĉar temas pri la angla, sed ĉar temas pri nacia lingvo, kiu apartenas al preciza popolo, k kondukas ties kulturon. Ĉiu kulturo rajtas daŭre vivi; detrui aŭ mortigi kulturon/lingvon implicas mortigi parton de la homaro.

Kelkaj sugestas lerni plurajn lingvojn... sed ne estas tre malsama ol la antaŭa ideo. La gravaĵo estas: Kiujn lingvojn oni lernu do? (oni klare ne povas lerni ĉiun) Tio ne helpus multe, k estas tre malfacile... imagu kiom da tempo oni bezonos por lerni tri aŭ kvar naciajn lingvojn krom la gepatra. Nur riĉuloj atingos tion, la cetero de la loĝantaro restos kun la sama problemo pri maljusta komunik-sistemo.


Aliflanke, jam delonge, la homo provis diversmaniere krei novajn lingvojn. Tiuj penoj respondis al pluraj diversaj bezonoj pri kiuj oni povus paroli longe (ni ne faros tion tie ĉi). Do, aperis kelkaj kiuj sugestis ke ĉiuj forlasu la gepatran lingvon k nur parolu novan tutmondan lingvon (eble miksaĵon de pluraj lingvoj). Kvankam tio ŝajnas pli bona ol uzi nur unu nacian lingvon (kiel la anglan), tiu ĉi solvo ne estas aplikinda ĉar diverso donas grandan riĉecon al la homaro; kaj forigi tiun riĉecon kaŭzus tre malbonajn efikojn al la homaro.


La plej taŭga solvo

Tutmonda Dua Lingvo

Post iom da pripensado, oni finfine trovas ke la plej taŭga solvo estas ke tutmonde oni uzu duan neŭtralan internacian lingvon (kaj enlande ankaŭ la propra(j)n gepatra(j)n lingvo(j)n). Oni uzu lingvon kiu apartenu al neniu popolo, kiun ĉiuj povos lerni almenaŭ pli facile ol naciajn lingvojn. Lingvon per kiu ĉiuj povos daŭrigi siajn kulturon, memecon k gepatra(j)n lingvo(j)n. Kaj eĉ pli grave, la kulturo kiun portu tia lingvo, devas esti egalrajteca, respektema al naciaj k etnaj kulturoj, kaj inkluzivanta la ideon pri frateco de la tuta homaro.

Sed kie oni trovos tian lingvon?

Evidente tia lingvo ne ekzistas en la natura mondo, same kiel ĉiuj iloj de la homo ne ekzistas en la natura mondo. Tranĉiloj, lumdiskoj, papero, interreto, ktp. ne estas eltireblaj el la tero, kiel arboj. Tiuj aferoj estis elpensitaj k plibonigitaj far la homo, ekde elementoj jam ekzintantaj en la naturo. Tial vere ne strangas la fakto ke tian lingvon la homo devas elpensi/prilabori/plani.


Esperanto

Simbolo de Esperanto

Esperanto estas planlingvo, tio signifas ke oni planis ĝin. Kaj eĉ pli grave, estas vivanta lingvo, tio signifas ke estas tute funkcianta k home esprimopova (fakte ankaŭ estas tre nuancoriĉa).

Oni uzas aktive esperanton de 1887 (post pluraj jaroj da laboro), kaj ĝiaj parolantoj loĝas tra la tuta mondo. Oni povas paroli kun alilingvanoj samnivele, lingve egalrajte ĉar ĝi apartenas al neniu popolo k estas tute interkomprenebla kun neniu alia konata lingvo.

La vortoprovizo estis esence elprenita el hindeŭropaj lingvoj (plejparte el latino, latinidaj lingvoj, ĝermanaj lingvoj k ankaŭ el slavaj lingvoj). Sed JA NE estas miksaĵ-aĉo de pluraj lingvoj. Esperanto estas multe pli ol miksaĵo de lingvoj.

La tuta mondo unuiĝinta

Kvankam la vortoprovizo estas preskaŭ tute hindeŭropa, gramatike ne tro similas al tiuj lingvoj; anstataŭe, havas kelkajn ecojn de kunmetantaj lingvoj (kiel naŭato, la hungara, la japana k aliaj) k izolantaj lingvoj (kiel la ĉina k la vjetnama). Tiaj ecoj treege faciligas la lernadon. Krome, esperanto estas tute regula lingvo, do oni ne perdas tempon enkapigante strangajn k malfacilajn neregulaĵojn (kiel okazas kiam oni lernas iun ajn nacian lingvon).

Estas tre facile lernebla. Oni bezonas proksimume nur dekonon de la necesa tempo por lerni ĉiun ajn alian lingvon.


Lernante k uzante esperanton, oni estigas pli justan komunik-sistemon tra la tuta mondo.


Fine, VI estas elkore invitita lerni Esperanton k helpi konstrui alian mondon pli humanan k egalrajtan. Ek! Lernu ĝin! Vi ne pentos pri tio.

-